Wikisłownikarka:Dobromila/kanon-eo/la Espero
la Espero[edytuj]
- En la mondon venis nova sento,
- tra la mondo iras forta voko;
- per flugiloj de facila vento
- nun de loko flugu ĝi al loko.
- Ne al glavo sangon soifanta
- ĝi la homan tiras familion:
- al la mond' eterne militanta
- ĝi promesas sanktan harmonion.
- Sub la sankta signo de l' espero
- kolektiĝas pacaj batalantoj,
- kaj rapide kreskas la afero
- per laboro de la esperantoj.
- Forte staras muroj de miljaroj
- inter la popoloj dividitaj;
- sed dissaltos la obstinaj baroj,
- per la sankta amo disbatitaj.