Wikisłownikarka:Dobromila/esperanto/brakujące przysłowia
- ne ĉio utilas, kio brilas
- nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron
- al amiko nova ne fidu sen provo
- ankaŭ al nia nesto venos iam la festo
- antaŭe intencu kaj poste komencu
- bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis
- du kontraŭ unu prezentas armeo
- edzigu filon, kiam vi volas, edzinigu filinon, kiam vi povas
- eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan
- fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo
- fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon
- forĝu feron dum ĝi estas varmega
- instruas mizero manĝi panon sen butero
- kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas
- kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
- kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
- kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi
- konscienco trankvila estas bona dormilo
- kontraŭ volo de Dio helpos nenio
- kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien